Gjør som tusenvis av andre bokelskere
Abonner på vårt nyhetsbrev og få rabatter og inspirasjon til din neste leseopplevelse.
Ved å abonnere godtar du vår personvernerklæring.Du kan når som helst melde deg av våre nyhetsbrev.
Trocko, iom antau ol Rozo Luksemburgo, analizas la returnigon de la socialdemokratoj favore al la mondmilito, kun la escepto de la rusaj kaj la serbaj socialistoj.
Tiu ĉi libro estas la ĝis nun sola, kiu serioze en tiu ĉi amplekso analizas la diversajn kaŭzojn de la supreniro kaj de la pereo de la socialismaj socioj. Ĝi estas nemalhaveb-la same por kompreni tiun historion kiel ankaŭ por aliri novajn impetojn por senklasa socio. Ĝi krome povas ankaŭ tre bone servi kiel enkonduko en la marksismon.
Dominique Vidal kun Sébastien Boussois proponas ĉi tie sintezon de dudek jaroj da laboro de la "novaj israelaj historiistoj" pri la demando ĉu Israelo vere elpelis la palestinanojn kaj kiel - demando esence grava por ia ajn solvo de la konflikto en la Proksim-Oriento.
La Historia Vortaro (HV) estas konkordanco, kiu notas ciun unuan uzon de vorto en la komenc-tempa epoko de Esperanto. Gi sendistinge registras la uzon de ciuj verkistoj kaj en ciuj teksto-specoj de libroj gis privataj leteroj, ofte kun klarigoj per kunteksto au aliaj komentoj.
La nobela generalo de la germana imperio, en la jaro 1918, estis sendita en la Kartvelan Respublikon por tie starigi defendkapablan armeon. Li rakontas siajn spertojn jardekojn poste surbaze de siaj tiamaj taglibraj notoj.
Mallongaj tekstoj pri la eterna temo - amo - inter homoj, kiuj ne sukcesas siajn amrilatojn por la dauro, el diversaj vidpunktoj. Ce tio estigas la demando, en kio konsistas tio, kion ni kutime nomas amo.
La soci-filozofia romano La Horo de Boro estas la plej grava verko de Ivan Efremov. Gi estas siaspeca malutopio, avertanta la mondon pri dangeroj, kasigantaj en rapida progreso de senspirita civilizacio.
Arkadij Gajdar, internacie konata pro siaj junul-romano "Timur kaj lia taĉmento" kaj pro tiuj ĉi noveloj, verkis tiujn ĉi tekstojn en situacioj de la interna milito kaj poste, en la juna Sovetunio, kiam la rusa revolucio estis ankoraŭ plena de sia emancipa elano.
Claude Piron, en paroladoj kaj intervujoj, prezentas lingvajn problemojn, inter ili LA grandan lingvan problemon, kaj Esperanton por solvi ilin.
Kvar eminentuloj esprimas sin pri la neceso alstrebi socialisman socion kaj pri ties principoj
Ivan Efremov(1908-1972), estara sovetia sciencisto kaj verkisto, estas klasikulo de du ĝenroj - de la sciencfikcia kaj de la historia beletro.Lia lasta romano "Tais el Ateno" baziĝas sur la historia epizodo, konata laŭ antikvaj fontoj: la forbruligo de Persepolo, unu el la ĉefurboj de la persa regno, fare de la fama atena hetajro, partoprennta la militiron de Aleksandro de Makedonujo. La romano prilumas nu el la rompaj momentoj de la historio - la transiron disde la naciismo de la 5-a - 6-a jarcentoj antaŭ nia erao al pli larĝaj rigardoj al la mondo kaj al la homoj, okazintan sub influo de la militoj de Aleksandro la Granda, kaj ankaŭ danke al manifestiĝoj de la tuthomara etiko en instruoj de helenaj filozofoj-humanistoj.En la romano kiel ruĝa fadeno trairas penso pri eterneco de la belo de la arto kaj deties inspiranto - virino.
Rozo Luksemburgo, la gvidantino (kun Karlo Libkne¿to) de la maldekstraj germanaj socialdemokratoj kaj posta kunfondinto de la Komunista Partio de Germanujo (KPD), analizas ¿i tie, en la jaro 2016, do meze de la Unua Mondmilito, ties käzojn kaj la fatalan decidon de la socialdemokratoj subteni tiun militon.Tiu ¿i teksto estas la historia punkto de marksisma rekonscii¿o dum la Unua Mondmilito kaj ¿is en ia 21-a jarcento pensiga por pritaksi la historion kaj por trovi vojojn kaj kondi¿ojn por paca evoluo en la direkto de senklasa socio.
La "Kavaliro en tigra felo" estas granda poemo de la fama kartvela poemisto Sota Rustaveli, de la 12-a jarcento de nia erao.
Eddy Raats priskribas la vivon de orkestro-muzikisto kaj, en dua parto, klarigas la arĉinstrumentojn.
Dramo pri juna supurigisto en la Kubo de la 1950-aj jaroj dum la diktatoreco de Batista.
Ci-tiun tekston la autoro - designisto ce la fama franca gazeto "Charlie Hebdo" - finskribis la 5-an de Januaro 2015, du tagojn antau la terorista atako al Charlie-Hebdo, en kiu li perdis la vivon.
Kolekto de lermontovaj poemoj en tradukoj de Gusev, Bela Manto, Hoves, Lubjanovskij kaj aliaj.
Aleksandro Grin (vera nomo Aleksandr Stepanoviĉ Grinevskij) (1880-1932) -- klasika rusa verkisto, romantika realisto. En la juneco li vagadis dum ses jaroj, laboradis kiel matroso, ŝarĝisto, orlavisto, terfosisto, aktoro de vaganta cirko k.t.p. En 1902 pro ekstrema mizero li iĝis volontula soldato, proksimiĝis al socialistoj-revoluciuloj, dizertis kaj okupiĝis pri konspira revolucia laboro. En 1903-1910 li plurfoje estis arestita kaj ekzilita, kelkfoje fuĝis, loĝis kun falsaj pasportoj. Grin komencis verki en 1906, post tiam li forlasis la revolucian agadon kaj okupiĝis pri verkado. En 1912-1917 Grin publikigis ĉirkaŭ 350 mallongajn rakontojn. Post 1923 li verkis ankaŭ kvin romanojn. Romantika, fantasta verkisto, bonega pejzaĝisto kaj subtila psikologo, Grin scipovis vastigi la kadrojn de la ordinara vivo kaj montri ĝian poeziecon, trovi en la tragika realeco revon pri homa feliĉo. La noblaj herooj de Grin loĝas en elpensitaj urboj: Liss, Zurbagano, Gel-Gju. Liaj idealaj imagoj de amo, belo kaj homeco estas plenaj de alta humanisma senco.
Problemoj de adoleskantoj en la nuntempa Kubo / Problemas de adolescentes en la Cuba actual
Jany Quiñones Valdés [hani kinjones valdés] (Havano, 1990) estas muzikisto-instruistino pri klasika gitaro kaj pri muzikensemblo (meza nivelo, 2009) kaj licenciulino pri muziko (2015). Ekde la komenco de ŝia profesia vivo ŝi gitar- kaj tres-ludis en pluraj rekonataj muzikgrupoj de la lando. Nuntempe ŝi apartenas al la fama ensemblo Conjunto Arsenio Rodríguez, kie ŝi, post multaj jaroj de la forpaso de Arsenio Rodríguez, la fondinto de la grupo, transprenis ties rolon de tres-ludanto. Menciindas ankaŭ, ke ŝi estas la unua virino, kiu ludas tiun instrumenton en la grupo ekde ĝia apero en 1940.Ŝi estas aktiva membro de la Kuba Esperanto-Asocio (KEA) kaj membras en la Monda Asembleo Socia (MAS). Jany Quiñones partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj eventoj en Esperantujo. Tie ŝi prelegis kaj koncertis per tradukitaj kaj originalaj verkoj en Esperanto, de diversaj komponistoj kaj de ŝi mem.
Impresanta panoramo de la estonteco sur la unuiĝinta Tero, socio de principe novaj homoj. Ili solvis plej multajn sociajn kaj teĥnikajn problemojn, rekonstruis la planedon, trasforminte ĝin en florantan ĝardenon, eliris al la steloj, aniĝis al la «Granda Ringo» de komunikado kun aliaj civilizoj kaj prepariĝas venki la lastajn barojn, per kiuj la leĝoj de la naturo limigas rapidon de interstela komunikado. La kvintesenco de sociaj kaj filozofiaj meditoj de Ivan Efremov pri malproksima estonteco iĝis la grandskala romano kaj senekzempla en la sovetia literaturo, «La Nebulozo de Andromedo», verkita en la 1955-1956-aj jaroj. Elstara sciencisto-paleontologo kaj rimarkinda humanisma pensulo, Efremov restis en la historio de beletro ne nur kiel aŭtoro de pluraj aventuraj kaj historiaj verkoj, sed ankaŭ kiel efektiva fondinto de la sovetia sciencfikcio. Ĝuste lia granda utopio "La Nebulozo de Andromedo» malfermis vojon en literaturon por kelkaj generacioj de sovetiaj sciencfikciaj verkistoj kaj por ĉiam ŝanĝis la imagon de milionoj da legantoj pri tio, kia devas esti sovetia sciencfikcio. La verkoj de Efremov, eposaj, vastaj kaj vere belaj, jam dum multaj jardekoj legiĝas tiel, kvazaŭ ili estus verkitaj hieraŭ.
Jurij Pavloviĉ German (1910-1967) estis klasikulo de la rusa sovetia literaturo. Li distingiĝis, unuflanke, per honesteco kaj sincereco, kaj aliflanke, per skrupula atento al detaloj de ĉiutaga vivo. Li multe laboris ankaŭ en kinarto kiel scenaristo.Tiu ĉi novelo estis unu el liaj lastaj verkoj. Ĝi rakontas pri operaco de sovetiaj partizanoj kontraŭ germanaj faŝistoj, plenumita en komenco de la 1944-a jaro. La libro baziĝas sur realaj eventoj, sur dokumentoj kaj rakontoj de la partoprenintoj. Samtempe ĝi prezentas elstaran literaturan stilon kaj karakteran por German koran tonon, kaj krome ĝi levas demandojn pri fido al homoj kaj pri la stalinaj reprezalioj.
Abonner på vårt nyhetsbrev og få rabatter og inspirasjon til din neste leseopplevelse.
Ved å abonnere godtar du vår personvernerklæring.