Gjør som tusenvis av andre bokelskere
Abonner på vårt nyhetsbrev og få rabatter og inspirasjon til din neste leseopplevelse.
Ved å abonnere godtar du vår personvernerklæring.Du kan når som helst melde deg av våre nyhetsbrev.
Nuntempe, speciale en Ruslando, lar¿a rifuzo de la nuna oligar¿ia kapitalismo kondukas grandan parton de la löantaro al nostalgio je la fortulo, kiu, lä la disvasti¿inta legendo, faris Sovetion mondpotenco. La viktimoj kaj la alternativoj estas ne nur pretervidataj, sed, lä la bona stalinisma tradicio, fifamigataj ä ignorataj. En tiu situacio ¿ajnas interese ne nur paroli pri Stalino, sed paroligi lin mem, kaj legi lin per kritika legado, kun kelkaj necesaj akompanaj klarigoj.
Aleksandro Grin (vera nomo Aleksandr Stepanoviĉ Grinevskij) (1880-1932), klasika rusa verkisto, romantika realisto, okupas en la rusa kaj en la monda literaturo tute specialan kokon. Li havis nek antaŭulojn nek rektajn sekvantojn. Eĉ la ĝenro de liaj verkoj estas malfacile determinebla. Iam oni difinis ĝin kiel fantaston, sed li mem protestis kontraŭ tio, dirante, ke «La mondo brilanta» estas ne fantasta romano, sed simbola. Grin estas defendanto de humanismaj moralaj idealoj. La romantiko de Grin venas el dezirego vidi la mondon pli alta, pli perfekta, kaj tial la animo de la verkisto tiom dolore reagas al ĉio morma, malhumana.
DEK SES ĈINAJ LEGENDOJ KAJ INFANRAKONTOJ estas la rezulto de kursanoj de Ateliero pri Tradukado sub la gvido de la instruisto Pedro Fernández Rodríguez, kies lernantoj membras en KoToĈo-GE (KubaTajĝiĉiĉjŭan kaj Ĉigong por la Sano- Grupo de Esperanto) aŭ estas kunlaborantoj. La libro estis preparita honore al la centa datreveno de la forpaso de Zamenhof; al la Internacia Librofoiro en Havano dediĉita tiun ĉi jaron (2018) al Ĉinio kiel Honora Invitita Lando, kaj por saluti la 9-an Tutamerikan Kongreson de Esperanto (TAKE) en Havano. Partoprenis en la libro naŭ kolegoj. Ĉi tie la kursanoj klopodis atentigi interalie pri malnovaj ĉinaj saĝoj de antaŭ plurmil jaroj, ekz-e de Laozi: ke dum sia ekzistado la homoj trapaŝas sian vivon kiel vojaĝantoj kaj ke nur valoras homaj povoj aŭ kapabloj por praktiki proprajn virtojn: La povo forgesi la pasintecon; la povo toleri; la povo alfronti la vivon; la povo adaptiĝi al diversaj cirkonstancoj; la povo juste juĝi; la povo scii vere ĉu jesi aŭ nei; la povo esti solidarema; la povo resti interne en paco.
'Favora, klare verkita kaj politike klera raporto pri la kartvela respubliko, kiu plene utiligas la raportojn de fremdaj obervantoj kiel ankaŭ de la plej grandaj gvidantoj.'Donald Rayfield, verkinto de Stalin and His Hangmen 'Ĝi pritraktas kernan sed strange pretervidatan periodon de la febra evoluo de socialismo, ni estis atendantaj ĉi tiun libron dum longa periodo. Bonŝance ĝi alvenis kaj ĝi estas elstare verkita kaj priesplorita.'Peter Nasmyth, verkinto de Georgia: In the Mountains of Poetry 'En klara kaj konciza stilo Eric Lee petras simpatian bildon de ĉi tiu rimarkinda eksperimento pri demokrata socialismo. Lee portis ĉi tiun preskaŭ nekonatan rakonton ekster la ombrojn, kaj li donas al ĝi ĝian ĝustan lokon en la historia verkado pri socialismo kaj la rusa revolucio.'Stephen Jones, verkinto de Socialism in Georgian Colors 'Eric Lee lerte montris en ĉi tiu komplete esplor-bazita libro, kiel antaŭ unu jarcento Kartvelujo kreis la unuan demokrtan socialisman respublikon - kaj metis la bazojn por la demokrata, hodiaŭa Kartvelujo.'Ambasadora moŝto Tamar Beruĉaŝvili
Tiu ĉi broŝuro entenas la tekstojn de Leo Trocko: Ilia moralo kaj la nia (kun la subtitoloj "Moralaj elŝviigoj", "Marksisma senmoraleco kaj eternaj veroj", "«La celo pravigas la rimedojn»", "Jezuitismo kaj utilismo", "«Moralpreskriboj devigaj por ĉiuj»", "La krizo de la Demokrata Moralo", "La «komuna saĝo»", "La moralistoj de la G.P.U.", "La aranĝo de la politikaj ŝakfiguroj", "La stalinismo - produkto de la malnova socio", La revolucio kaj la institucio ostaĝo", "«Kafra moralo»", "La «malmorala» Lenino", "Instruriĉa epizodo", "La dialektika interrilato inter celo kaj rimedo"), "Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj" (kun la subtitoloj "La stalinista kampanjo; Trovu alian vojon!");Pri la teroroLa usona pacismoArto kaj revoluccio.
La „Enkonduko", pri kiu Markso laboris de fine de ägusto ¿is meze de septembro 1857, estas ne finita malneto por „¿enerala enkonduko" de planita de li granda ekonomia laboräo, kies ¿efajn trajtojn Markso jam nomas en la „Enkonduko". Dum kromaj esploradoj Markso plur-¿foje ¿an¿is sian originan planon kaj tiel esti¿is la verkoj „Kontribuäo al la kritiko de la politika ekonomio" kaj „La kapitalo". La „Enkonduko" estis malkovrita en 1902 en la paperoj de Markso kaj 1903 unuafoje publikigita en la revuo Die Neue Zeit. La teksto de tiu ¿i libro bazi¿as sur la manuskripto de Markso. Vortoj, kiujn Mark¿so mallongigis, estas ¿i tie senindike plene elskribitaj.
Abonner på vårt nyhetsbrev og få rabatter og inspirasjon til din neste leseopplevelse.
Ved å abonnere godtar du vår personvernerklæring.